[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.Ni ankaŭ povas karakterizi ĝin kielmonavidan, ĉar plejparte tiaj deziroj plenumiĝas per mono.”“Tio estas tute prava,” li diris.“Se ni diras ke tiu parto de la karaktero trovas siajn plezuron kajamon en akirado, ni povus fari rubrikon por ĝi, ĉar estas evidente keni prave karakterizas ĝin kiel monavidan kaj profitavidan.”“Ni kredas ke tiel estas.”“Kaj ankaŭ estas klare ke strebemo ĉiam celas superforti kaj venkikaj akiri bonan reputacion.”“Certe.”“Do estas ĝuste karakterizi ĝin kiel venkavidan kaj honoravidan,ĉu ne?”“Tute ĝuste.”“Kaj rilate al la parto per kiu ni lernas, estas klare al ĉiu ke ĝiacelo estas ĉiam trovi la veron, kaj ĝi malplej interesiĝas pri mono kajreputacio.”“Certe.”“Do ĝia ‘rubriko’ estas: Lernavida kaj Sciavida.”“Nepre.”“Do, ĉu vi akordas ke iu ajn el tiuj karakterpartoj povas regi, laŭla cirkonstancoj?”“Mi akordas.”“Sekve ni povas diri ke ekzistas tri homtipoj: Sciavida, venkavida,kaj profitavida.”“Ĝuste tiel.”“Kaj ekzistas tri respondaj plezuroj, ĉiu homtipo havas propranplezuron.”“Certe.”“Nu, vi scias,” mi diris, “ke se vi demandus ĉiun el tiuj tri homoj,kia vivo estas plej feliĉa, ĉiu plej laŭdus la propran.La monavidapreferus la plezuron ricevi pagon al la plezuro esti honorata aŭ laplezuro lerni, se ili ne liverus al li monon.”“Vi pravas,” li diris.“Kion pri la honoravida?” mi demandis.“Ĉu li ne opinius ke laplezuro kiun donas mono estas malinda? Kaj simile pri lernado—kromse honoro rezultas pro ĝi? Ĉar lernado estas nur absurda nebulaĵo seĝi ne provizas honoron.”“Tiel estas,” li respondis.266Parto Naŭ582“Kaj la filozofo?” mi demandis.“Kiel ni supozu ke li taksas la aliajnplezurojn kompare kun scio pri la Vero? Ĉu li ne kredas ke ili estas tremalproksimaj de vera plezuro? Li nomus ilin ‘neeviteblaj plezuroj’,kiujn li volonte evitus se tio estus ebla.”“Tio estas senduba.”“Kiam,” mi diris, “oni disputas pri ĉiu el tiuj plezuroj kaj laresponda vivo, kaj oni ne diskutas pri la indeco aŭ la malindeco de lavivado, sed nur pri plezuro kaj manko de doloro kiel ni povas scii, kiuel ili plejvere parolas?”“Mi efektive ne scias respondi.”582“Sed pripensu: Kiuj estas la kriterioj laŭ kiuj oni devas juĝi se onivolas juĝi ĝuste? Ĉu io alia ol sperto, inteligento kaj racio? Ĉu vi konaspli bonan kriterion?”“Ne.”“Do pripensu: El la tri homoj, kiu estas plej sperta pri ĉiuj plezurojkiujn ni nomis? Ĉu, laŭ via opinio, la profitavidulo lerninta kia estasla Vero estas pli sperta pri la plezuro kiu venas de scio ol la filozofo prila plezuro venanta el monaj profitoj?”“La diferenco estas granda,” li respondis.“La filozofo neeviteblegustumas la aliajn plezurojn jam de l’infaneco.Sed la profitavidulospertas neniun devon, eĉ neniun oportunon, gustumi kiom dolĉa estasla plezuro kiu venas el scio pri la Vero.Efektive, li trovus tionmalfacila eĉ se li volus.”“La filozofo,” mi daŭrigis, “multe superas la profitavidulon, ĉar lispertis ambaŭ plezurojn.”“Tute vere.”“Kion pri la honoravidulo? Ĉu la filozofo estas malpli sperta pri laplezuro kiun donas honoro ol la honoravidulo pri la plezuro kiun donasla intelekto?”“Ne, ĉar honoro trafas ĉiun personon kiu meritas ĝin—riĉulo jaestas honorata de la publiko, kaj same kuraĝulo kaj saĝulo.Sekve iliĉiuj spertas la plezuron kiun donas honoro.Sed kiam temas pri laplezuro kiu venas el konscio pri la Realo, nur filozofo povas gustumition.”“Do li estas la plej bona juĝanto surbaze de sperto.”“Certe.”“Kaj krome, li estas la sola kiu spertis inteligenton.”“Vere.”267583Parto Naŭ“Kaj la filozofo havas la instrumenton necesan por juĝi, sed tiuninstrumenton havas nek la profitavidulo nek la honoravidulo.”“Pri kiu instrumento temas?”“Ni diris ke oni devas juĝi surbaze de logiko, ĉu ne?”“Tion ni diris.”“Nu, logiko estas la speciala instrumento de filozofo.”“Prave.”“Se oni plej bone juĝus, uzante riĉecon kaj profitojn kiel kriterion,la vidpunkto de profitavidulo nepre estus plej fidinda.”“Certe.”“Se la kriterio estus honoro kaj venko kaj kuraĝo, sendube plejfidinda estus la vidpunkto de honor- kaj venkavidulo.”“Klare [ Pobierz całość w formacie PDF ]
  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • matkasanepid.xlx.pl